dialogo lvlipa.sk

babilo pri kialoj en Esperanto

LUKO 5/4

Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon:"Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado."

Ni lernu de papilioj pri tenereco.


Papilioj  Aŭ rekte al vendisto sufiĉas klaki: https://vaculiatko.eu 

Homo ĉiam estas pli ol etikedo.

"Se ni rigardas nin mem tra la baroj kaj filtriloj de supraĵaj etikedoj, la animo ne povas paroli al alia animo en intima kaj profunda frata renkonto," pripensas moralteologo MATÚŠ SÝKORA (34).https://www.katolickenoviny.sk/rozhovor/category/rozhovor/article/clovek-je-vzdy-viac-ako-nalepka.xhtml

Enkondukaj vortoj enhavas ankaŭ ideon pri ideologiaj adjektivoj. Ni povus aldoni, almenaŭ mi tion, tiele rimarkis, ke tio estas la tialo de nia ne bona kaj konvena kondutoj. Ni en tiu senco havas en ni mem ion tre fuŝitan.

Li skribis ankaŭ jenon:"La uzo de ideologiaj adjektivoj tiel kondukas al sociaj konfliktoj kaj polarizo."

Tie estas okulfrapa unueco, kun tiel nomata blua libro, en notoj pri ideologioj, kiujn mi eltenis el ĝi por doni ekzemplojn:

PER LA POVO DE LA MALGRANDULOJ

Per la povo de la malgranduloj, mi redonos al Dio ĉi tiun mizeran homaron, trompitan kaj delogitan de falsaj ideologioj, precipe trafite de la granda eraro de ateismo. Per ĝi, Lucifero, la malnova serpento, Satano, volis igi la homaron ripeti sian fieran defion al Dio: Non serviam – Mi ne servos!

DISVASTIGU MIAN LUMON

- Ĝi estas la mallumo de neado de Dio. Ĝi estas la mallumo de falsaj ideologioj, materiismo, hedonismo kaj malpureco. Vi vidas, kiel la mondo fariĝis pagana kaj vivas sub la jugo de granda sklaveco.

Kaj hodiaŭ, kiom da vi ankaŭ perfidas lin, ĉar ili estas motivitaj de la deziro atingi pli grandan aplaŭdon kaj havi pli da sekvantoj, adaptiĝante al la vidpunktoj kaj ideologioj de la tempo. Kiome ripetas la gestoj de Petro, kiu perfidis la Majstron pro malkuraĝo kaj timo. Multaj timas de tio , ke oni ne estos ĝisdataj, kaj, ke ne estos je la kulmino de la kulturaj postuloj, kiuj regas hodiaŭ.

HOMOJ DE ĈIUJ TEMPOJ

-Per la donaco de lia elaĉeto, ĉiuj homoj, kiuj vivis post li, estas vokitaj kundividi la vivon kun Dio. Li portis sur sia korpo la suferon de ĉiuj viktimoj de malamo, perforto kaj militoj. Li sigelis en siaj vundoj la verŝitan sangon de milionoj da senkulpaj infanoj, mortigitaj en la sinoj de iliaj patrinoj. Li estis skurĝita per ĉiuj doloroj, per ĉiuj malsanoj, precipe per nekuraceblaj malsanoj, kiuj disvastiĝas. Li estis kronita per dornoj en tiuj, kiuj subiĝas al falsaj ideologioj, al herezaĵoj, kiuj kondukas malproksime de fido al fiereco kaj homa aroganteco. Li estis malhonorita en la malgrandaj, en la malriĉuloj, en la senheredigitoj, en la lastaj, en la ekspluatitoj. Li estis kraĉita en la forpelitoj kaj la malesperitoj. Li estis mokita en tiuj, kiuj montras la dignon de siaj propraj korpoj kiel varon.

-Ne nur per pano - Jen tiuj, kiuj fariĝas viktimoj de falsaj ideologioj bazitaj sur la neo de Dio. Kiel vaste disvastiĝas ĉi tie la eraro de teoria kaj praktika ateismo, kondukante multajn vivi sen Dio!

LA MALBONO DE VIA JARCENTO

Praktika ateismo, disvastigita de falsaj ideologioj, sektoj kaj herezoj, kiuj pli kaj pli disvastiĝas eĉ ene de la Eklezio.

APOSTOLOJ DE LA LASTAJ TAGOJ

- Evangeliu ĉiuj homoj, kiuj fariĝis viktimoj de eraro, malbono kaj peko kaj estas forportate de la fortaj ventoj de ĉiuj falsaj ideologioj.

La teksto de la aŭtoro ankaŭ haveblas rete:

Etikedado estas senbrida, en kaj privata, kaj en publika diskuto. Per kio ĝi estas kaŭzita?

Henri Bergson, en sia libro *La Du Fontoj de Moralo kaj Religio*, distingis inter malferma kaj fermita socio. Simple dirite, ni povas diri, ke fermita socio fokusiĝas al si mem kaj sia propra supervivo. Ĝin karakterizas batalema sinteno de "ni kontraŭ ili". Romano Guardini iam skribis, ke unu el la ĉefaj trajtoj de moderna kulturo estas timo. Ambaŭ ĉi tiuj trajtoj videblas en la hodiaŭa socio - fermiĝo kaj timo.

Kiel ĉi tio rilatas al etikedado?

Etikedado ĉi tie aperas kiel memkonserva mekanismo, provo protekti sin kontraŭ supozebla ekstera malamiko. Pro ĉi tiuj kialoj, multaj populistoj, ĉu politikistoj ĉu ĵurnalistoj, tre ŝatas misuzi la naturajn kaj malaltajn instinktajn inklinojn de la fermitaj masoj, kiujn ili tiamaniere manipulas.

Kiel ni vidas, eĉ en nia socio, ĝi estas efika kaj post akiro de certaj manipulaj kapabloj, relative simpla maniero, gajni la favoron, de la publika opinio.

La ordinara homo nur escepte kapablas kritike distingi kaj akcepti la prezentitajn ideologiajn rakontojn, kiuj determinas lian percepton de la realeco. Bedaŭrinde, homoj akceptas ilian enhavon kiel naturan kaj necesan. Ili poste vidas la populiston kiel "savanton", kiu protektos ilin kontraŭ la "malamiko".

Kian efikon ĉi tio havas sur interpersonajn kaj sociajn rilatojn?…./ĉi-poste nur por abonantoj. /

Ĉu ni ŝatus daŭrigi? Nu, ni malfermu spacon por tiuj, kiuj volas ĝin, kaj ni ne fermu nin en nia originaleco kaj unikeco, tio ankaŭ estas etikedo, finfine ni ricevis ĝin senpage kaj ni devus doni ĝin senpage. Se ni pensas, ke ni ne havas por tio, ni havas la respondon el la fonto, ĉar, kie estas abundo kaj bezono, Dio aldonos, kredu.